Eklipsoj kaj Biblio

Les éclipses dans la bible en Espéranto

 

Inter la suna eklipso je la 11-a de aŭgusto 1999, kiu estis komune spektata de la Interreligi-Seminarianoj (vidu la raporton de B. Moro) kaj la luna eklipso, kiu okazos en la nokto de la 21/22-a de januaro 2000, la redaktoro petis artikolon de Christophe Yono Lanier, la aŭtoro de la (franclingva) verko La Eklipsoj :mitoj kaj simpoloj (Paris : Ed. de l’Adret, 1999, 256 p., ISBN 2-907629-57-7). Jen do tio, kion li afable sendis, tradukita de Jacqueline Gonin (krom la bibliaj eltiraĵoj, ĉerpitaj el la kutima E-traduko), sed reviziita kaj mallongigita de la redaktoro, kiu aldonis klarigajn kaj komentajn notojn aŭ parentezojn inter rektaj krampoj.
Eblas ke la biblio, kaj ankaŭ sanktaj libroj de aliaj religioj, fojfoje aludas al naturaj fenomenoj kiam ili priskribas ĉielajn eventojn. Tiuj priskriboj, evidente simbolaj, povus tamen esti bazitaj sur astronomiaj observoj.

Aludoj en la Unua testamento

Bibliaj tekstoj mencias multajn ĉielajn fenomenojn, el kiuj iuj elvokas pli-malpli klare eklipsojn. Ekzemple :
– Laŭ Jeremia, la Eternulo diras : « Mi rigardas (…) la ĉielon, kaj jen ĝi estas sensuna » (Jr 4,23)
– La paŝtisto Amos : « Malluma estos la tago de la eternulo, ne luma ; malluma sen ia brilo » ; kaj : «En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, mi subirigos la sunon en tagmezo kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago. » (Am 5,20 k. 8,9).
En la agoj de la apostoloj (2, 17-20) oni povas legi parolojn de la profeto Joel (2, 28-31 ; 3,1-4 laŭ alia referencsistemo) tiajn, kiaj Petro citas ilin : «Kaj en la lasta tempo, diras Dio, (…)Mi donos miraklojn en la ĉielo supre kaj signojn sur la tero malsupre : sangon, fajron, kaj vaporon de fumo ; la Suno fariĝos malluma kaj la Luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo. »
Estas facile interpreti tiun-ĉi fragmenton kiel aludo al la Sun- kaj Lun- eklipsoj. Fakte dum multaj luneklipsoj la Luno alprenas koloron, kiu ja aspektas iom ruĝa pro atmosferaj fenomenoj.

Kaj en la nova testamento

Oni retrovas tian priskribon en la Apokalipso : « Kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango ; kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron… » (Ap 6, 12-13)
En la evangelio laŭ Mateo (24,29) oni povas legi : « Tuj post la afliktoj de tiuj agoj la Suno mallumiĝos, kaj la Luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos.»
Astronomoj povus facile kompreni tiujn-ĉi eltiraĵojn , kiel aludoj eklipsoj kaj pluvo de falantaj steloj.

De la “6-a” ĝis la “9-a” horo

Laŭ historiistoj Jesuo estis krucumata la 14-an (aŭ 15-an) de la monato Nisan (marto-aprilo). Pri la jaro oni ne estas tute certa. Oni plej ofte proponas 30 aŭ 33 (sed foje ankaŭ 27, 29 aŭ 34).
Nu, luneklipso okazis la 3-an de aprilo 33, vendredan vesperon kaj tagon de la juda Pasko1 ; kaj kelkaj [ne nur] pro tio deduktis, ke tiu estis la tago de la Krucumado. Sed kiam oni legas la Evangeliojn, ŝajnas ke temus pli ĝuste pri suneklipso.
La evangelio laŭ Johano [kiu vidis mem la krucumadon, laŭ Jn 19, 35] ne mencias la jenon, sed la tri aliaj evangeliistoj indikis, ke dum la Pasiono, ek de (aŭ « de post ») la 6-a [=12-a] horo : « Fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la 9-a [t.e. ĝis la 15-a]. [Nur] Luko [kiu nur raportas laŭ aliaj : Lk 1,2] eĉ aldonas : « ĉar estis suneklipso ».(23,44)2.

Ĉu okazis suneklipso tiun tagon, aŭ ĉu la ĉielo malheliĝis pro densaj nuboj, aŭ ĉu la obskureco estis nur simbola en tiu rakonto ?…
Se efektive okazis totala suneklipso, nur unu dato eblus : Totala suneklipso videblis iom norde de Jerusalemo la 24-an de novembro 29. Ĝi okazis inter la 9-a 35 kaj la 12-a 27, kun maksimumo je la 10-a 58 laŭ la loka tempo en Jerusalemo. (…)

Simboleco de la eklipsoj

Oni povas rigardi la mencion de tiu fenomeno laŭ simbola maniero : la Suno eklipsita [aŭ opake vualita3] dum tri horoj, la Kristo eklipsita [aŭ envolvigita en mortotuko] dum tri tagoj, kaj li reviviĝis same kiel la Suno reaperis. Ĉar la dato de la suneklipso, 24-a de novembro, ne povas korespondi kun juda pasko, kiam Jesuo estis krucumata.
Ĉu la simboleco de la rakonto rilatas al fizika realaĵo oni ja ne povas decidi, sed ciukaze la forto de la simbolo estas evidenta kaj la analogio inter Kristo kaj la Suno facile komprenebla. La instruo de Kristo spirite iluminis liajn disĉiplojn same kiel la Suno fizike lumigis ilin. Se la Kristo malaperas, ankaŭ la Suno foriĝu, sed samkiel la Suno reaperas post eklipso [aŭ vualiĝo] la Kristo reviviĝas post mallonga tempo.
La potenco de tia simboleco povas esti plifortigita per jena elemento : La sunkrono, kutime ne videbla, subite aperas dum la fazo de totaleco. (…) La analologio estas forta ; evidenta : La malapero de la suno kaŭzas la aperon de ties krono, kaj la morto de Kristo rivelas lian gloron.

Suneklipso… aŭ Luneklipso ?

Suneklipso, totala en Antarkto, okazis du semajnojn antaŭ la Luneklipso de la 3-a de Aprilo 33. Ĝi estis videbla en Palestino, sed ne maleblas, ke iuj tiam kalkulis, ke ĝi okazos kaj interpretis ĝin kiel renvers-anonco de la antikva ordo, despli ke ĝi koincidis kun la hebrea novjara tago.
Cetere en la hipotezo, ke la Luno svenis en la vespero post la Krucumado, la simboleco, kvankam malpli forta ol en kazo de suneklipso, ne estus malpli elvokiva. (…) La plena lumo ĉi-kaze simbolus la plena konscio de la Kristo. (…)
Nu, fine, kio okazis ? Suneklipso, luneklipso ?
– Nek unu, nek la alia, respondas tiuj, kiuj vidas en la evangelia priskribo nuran simbolon…

Aldono de la redaktoro

Nur Luko, parolante pri la fenomeno de mallumo, diris ke la Suno malaperis aŭ estis eklipsata
Nu, ni ne forgesu, ke li verkis sian Evangelion probable « ĉ. 80-90 »4 aŭ almenaŭ tre verŝajne « ne antaŭ 70 »5 ; do preskaŭ duonjarcento post la eventoj. Do, se la Krucumado okazis la 3-an de aprilo 33 ( tion, pri kio ni ne certas mi tamen akceptu kiel hipotezo), ĉu Luko ne povis konfuzi tri malsamajn fenomenojn ? :
– « Mallumo » ekde, aŭ depost la 12-a (« 6-a) ĝis la 15-a (« 9-a) horo, eble pro fulmotondraj nubegoj ;
– Luneklipso la samtagan vesperon ;
– Suneklipso, nur du semajnojn pli frue.
Des pli ke sur la ĉi-apuda bildo, malgraŭ ilia aspekto ja ne temas pri du sunoj ; apud la maldekstra astro estas skribite6 : Arekag-na-ĥavarel, « la Suno malheliĝis » (eklipsiĝis), kaj aliflanke de la dekstra : Lusin-n- ĥavarum, « la Luno malheliĝis ».
Cetere, kiel komparo, jen rakonto pri morto de du famaj rabenoj, laŭ la Jerusalema Talmudo :
« Kiam mortis Rabeno Hanan oni vidis stelojn en plena tagmezo (…). Ĉe la morto de Rabeno Samuelo ben [filo de] Rabeno Isaako, (…) fajro malsuprenvenis el la ĉielo  (…) ; dum tri horoj tondroj kaj fulmoj trakuris la teron… » (Abodah zarah, 3,1)
(Fine, mi petas pardonon pro mia interveno ene de tiu ĉi artikolo.)

Serĉataj

Mi pristudas kiamaniere oni esprimas la koncepton pri eklipso en ne okcidentaj lingvoj, kaj kion precize signifas tiuj vortoj aŭ esprimoj. Mi ankaŭ serĉas fotojn de la totala suneklipso de la 11-a de aŭgusto 1999.
Se vi deziras sendi al mi informojn aŭ fotojn, aŭ mendi mian franclingvan libron (kun rabato) :
Adreso : Yono Lanier, 99, Montée de la grande Côte, F-69001 Lyon. +33 (0)478 28 98 63.  dorjenyima84@gmail.com

Tiu-ĉi artikolo estis publikigita en la revuo Asistilo n°24, aŭtuno 1999.

__________________________________

1  / Daŭras de vendredo vespere ĝis sabato vespere.

2   / Ĉi-foje temas pri la pli fidela traduko de pastoro G. Berverling, ol la tradicia « ĉar la sunlumo mankis » ; laŭvorte : (pro) «la suno malaperanta » ( του ‘ηλιου ‘εκλιποντος, tou heliou eklipontos).
La sama radikalo estas uzita kiel en teknike precizaj jenaj frazoj, almenaŭ de Tucidido (5-a jarcento a.K. ; en 4,52) ĝis Diono la Kasio (ĉ. 155-229 p.K. ; en 55,22) : του ‘ηλιου εκλιπες τι εγενετο tou helious eklipes ti egeneto : « de la suno eklipso ia [ne totala] okazis ».
La esperanta votro eklipso, kvankam ne en la universala vortaro nek en la unua oficiala aldono (1908), tamen estas akceptita de Zamenhof (Laŭ dict. complet Fr.-Esp. de E. Gorsjean-Maupin). Antaŭe (kaj daŭre, paralele) oni uzis la kunmetaĵon mallumiĝo (ekz. en voc. fr-esp de Th. Cart, M. Merckens k P.Berthelot, Hachette, 1907). La unua eldono de la esperanta Nova Testamento aperis la 18-an de decembro 1912, do ebla la ne-uzo de eklipso ne estas mirinda.

3  / Ĉar Luko tuj aldonas : « kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo » (23,45).

4  / X. Léon-Dufour, art. « Evangiles » en Encyclopaedia Universalis, vol.6, 1971, p. 818c.

5   / Ĉar, kvankam notoj en la Bible (…) de l’Ecole Biblique de Jerusalem asertas : « Luko anoncas la sieĝon de Jerusalemo. Kiel en 19, 43-44, liaj esprimoj estas bibliaj kaj tute ne estas priskribo farita post la evento » ; ekzegezistoj tamen vidas en 19, 43-44 21,20 kaj 24 postajn aludojn al la romiana preno de jerusalemo.

6   / Laŭ Nouveaŭ dict. ill. français-arménien de Guy de Lusignan, 1900, I, p.783a-784 ; kaj Daniel Solakian, CNRS-esploristo, diplomita de Langues O.